John 16:1-19

Esperanto(i) 1 Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpusxigxu. 2 Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. 3 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. 4 Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam gxia tempo venos, ke mi gxin antauxdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, cxar mi estis kun vi. 5 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras? 6 Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron. 7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon: 9 rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi; 10 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11 rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita. 12 Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti. 13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 16 Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos. 17 Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro? 18 Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron. 19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?