John 14:1-31

Esperanto(i) 1 Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi. 2 CXe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas. 4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. 5 Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? 6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. 7 Se vi min konus, vi konus ankaux mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. 8 Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos. 9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron? 10 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem. 12 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro. 13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. 15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. 16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi. 18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi. 19 Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos. 20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi. 21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li. 24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis. 25 Tion mi parolis al vi, dum mi cxe vi restas. 26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri cxio, kaj vin rememorigos pri cxio, kion mi diris al vi. 27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu. 28 Vi auxdis, ke mi diris al vi:Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi gxojus pro tio, ke mi iras al la Patro, cxar la Patro estas pli granda ol mi. 29 Kaj nun mi diris al vi, antaux ol gxi okazos, por ke vi kredu, kiam gxi okazos. 30 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; cxar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi; 31 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Levigxu; ni foriru de cxi tie.