Joel 2:22-26

Esperanto(i) 22 Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon. 23 Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe. 24 La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj de oleo. 25 Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin. 26 Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.