Job 5:19-24

Esperanto(i) 19 En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono. 20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo. 21 Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos. 22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos; 23 CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi. 24 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.