Job 40:9-14

Esperanto(i) 9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li, 10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco; 11 Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin; 12 Ekrigardu cxiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko; 13 Kasxu ilin cxiujn en la tero; Ilian vizagxon kovru per mallumo. 14 Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.