Job 21:7-9

Esperanto(i) 7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon? 8 Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj. 9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.