Jeremiah 7:4-7

Esperanto(i) 4 Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi:CXi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo. 5 Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian, 6 se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne versxos senkulpan sangon sur cxi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfelicxo: 7 tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, cxiam kaj eterne.