Esperanto(i)
6 Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon.
7 En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron:el gxi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili frenezigxis.
8 Subite falis Babel kaj frakasigxis; ploru pri gxi, prenu balzamon por gxia vundo; eble gxi sanigxos.
9 Ni kuracis Babelon, sed gxi ne sanigxis; lasu gxin, kaj ni iru cxiu en sian landon; cxar la jugxo kontraux gxi atingis la cxielon kaj levigxis gxis la nuboj.