Jeremiah 37:13-15

Esperanto(i) 13 Sed kiam li estis cxe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de SXelemja, filo de HXananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante:Vi volas transkuri al la HXaldeoj. 14 Jeremia diris:Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la HXaldeoj. Sed tiu ne auxskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj. 15 La eminentuloj ekkoleris kontraux Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, cxar tiun domon oni faris malliberejo.