Jeremiah 36:3-10

Esperanto(i) 3 Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon. 4 Kaj Jeremia alvokis Baruhxon, filon de Nerija; kaj Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li. 5 Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruhx:Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo; 6 iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion. 7 Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo. 8 Kaj Baruhx, filo de Nerija, plenumis cxion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo. 9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon. 10 Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo.