Jeremiah 36:23-25

Esperanto(i) 23 Kaj cxiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aux kvar kolumnojn, la regxo detrancxis ilin per trancxileto de skribisto, kaj jxetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, gxis la tuta skribrulajxo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo. 24 Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo, nek cxiuj liaj servantoj, kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn. 25 Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la regxon, ke li ne forbruligu la skribrulajxon, li ne obeis ilin.