Jeremiah 33:17-21

Esperanto(i) 17 CXar tiele diras la Eternulo:Ne mankos cxe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael. 18 Kaj cxe la pastroj Levidoj neniam mankos antaux Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta bucxoferon. 19 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 20 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo: 21 tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.