Jeremiah 30:17-22

Esperanto(i) 17 Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; cxar ili nomis vin forpusxitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas. 18 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo. 19 Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos. 20 Kaj ili havos filojn kiel antauxe, kaj ilia komunumo forte staros antaux Mi, kaj Mi punos cxiujn iliajn premintojn. 21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo. 22 Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.