Jeremiah 26:6-9

Esperanto(i) 6 tiam Mi agos kun cxi tiu domo kiel kun SXilo, kaj cxi tiun urbon Mi faros malbeno por cxiuj popoloj de la tero. 7 Kaj auxdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo. 8 Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti! 9 Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo.