Jeremiah 26:20-24

Esperanto(i) 20 Ankaux alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de SXemaja, el Kirjat-Jearim; li profetis kontraux cxi tiu urbo kaj cxi tiu lando, simile al cxio, kion diris Jeremia. 21 Kaj liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon. 22 Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon; 23 kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo. 24 Tamen la mano de Ahxikam, filo de SXafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.