Esperanto(i)
2 Tiele diras la Eternulo:Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la cxielo, kiel la nacioj ilin timas.
3 CXar la arangxoj de la nacioj estas vantajxo:ili dehakas arbon en la arbaro, kaj cxarpentisto prilaboras gxin per hakilo;
4 ili ornamas gxin per argxento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke gxi ne disfalu.