James 5:13-16

Esperanto(i) 13 CXu iu el vi suferas? li pregxu. CXu iu estas gaja? li psalme kantu. 14 CXu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili pregxu super li, sxmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; 15 kaj la pregxo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. 16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.