Isaiah 7:23-25

Esperanto(i) 23 En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj. 24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, cxar la tuta lando kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj. 25 Kaj sur cxiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per piocxoj, oni ne povos supreniri pro timo antaux la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien sxafojn.