Isaiah 65:12-15

Esperanto(i) 12 vin Mi destinos por la glavo, kaj cxiuj vi genuos por la bucxo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne auxskultis, kaj vi faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi. 13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Miaj servantoj mangxos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj gxojos, kaj vi hontos; 14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito. 15 Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.