Isaiah 63:1-3

Esperanto(i) 1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis.