Isaiah 60:1-3

Esperanto(i) 1 Levigxu, lumigxu; cxar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. 2 CXar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. 3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj.