Isaiah 5:11-13

Esperanto(i) 11 Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino! 12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas. 13 Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso senfortigxis de soifo.