Isaiah 53:4-5

Esperanto(i) 4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sxargxis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. 5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis.