Isaiah 43:11-15

Esperanto(i) 11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto. 12 Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio. 13 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos? 14 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon. 15 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo.