Isaiah 40:18-20

Esperanto(i) 18 Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li? 19 CXu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun orajxisto kovras per oro kaj ornamas per argxentaj cxenoj? 20 Kiu estas tro malricxa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, sercxas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan.