Isaiah 35:3-6

Esperanto(i) 3 Fortigu la senfortigxintajn manojn, kaj fortikigu la sxanceligxantajn genuojn. 4 Diru al tiuj, kiuj estas senkuragxigitaj en la koro:Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos vengxo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin. 5 Tiam malkovrigxos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermigxos. 6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj.