Esperanto(i)
1 Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj.
2 CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado.
3 Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango.
4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.
5 CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon.
6 La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasigxis de sebo, de sango de sxafoj kaj kaproj, de sebo de sxafaj renoj; cxar bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom.