Isaiah 32

Esperanto(i) 1 Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe. 2 Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta. 3 La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos. 4 Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare. 5 Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto. 6 CXar malnoblulo parolas malnoblajxon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malverajxon, senmangxigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkajxon de soifanto. 7 La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malricxulojn per vortoj mensogaj, ecx kiam la senhavulo diras pravajxon. 8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco. 9 Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn. 10 Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj. 11 Maltrankviligxu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri dangxero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn. 12 Oni ploros pri la abundo, pri la cxarmaj kampoj, pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj. 13 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaux sur cxiuj domoj de gajeco de la brua urbo. 14 CXar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikajxoj kaj turoj farigxos por cxiam anstatauxajxo de kavernoj, gxojloko por sovagxaj azenoj, pasxtigxejo por brutaroj; 15 gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro. 16 Kaj justeco eklogxos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo. 17 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam. 18 Kaj mia popolo logxos en logxejo paca kaj en sidejoj sendangxeraj kaj en ripozejoj senzorgaj, 19 kaj dissxutigxos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendigxos la urbo. 20 Felicxaj estas vi, kiuj semas super cxiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.