Isaiah 2:11-21

Esperanto(i) 11 La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 12 CXar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio malhumila kaj alta kaj super cxio aroganta, kiu estos malaltigita; 13 kaj super cxiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super cxiuj kverkoj de Basxan; 14 kaj super cxiuj altaj montoj, kaj super cxiuj levigxintaj montetoj; 15 kaj super cxiu alta turo, kaj super cxiu fortikigita muro; 16 kaj super cxiuj sxipoj de Tarsxisx, kaj super cxiuj belaspektajxoj. 17 Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 18 La idoloj estos tute neniigitaj. 19 Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron. 20 En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado; 21 por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.