Isaiah 24:17-20

Esperanto(i) 17 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero. 18 Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis. 19 Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero. 20 SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.