Isaiah 16:7-9

Esperanto(i) 7 Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj. 8 CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron. 9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.