Isaiah 14:13-17

Esperanto(i) 13 Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo; 14 mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo. 15 Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! 16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn, 17 kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?