Isaiah 10:12-15

Esperanto(i) 12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj; 13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn; 14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis. 15 CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!