Hebrews 9:18-23

Esperanto(i) 18 Tial ankaux la unua testamento ne sen sango dedicxigxis. 19 CXar Moseo, parolinte cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon, 20 dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi. 21 Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj cxiujn vazojn de la Diservo. 22 Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo. 23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la encxielaj aferoj estu purigitaj per cxi tiuj, sed la encxielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol cxi tiuj.