Hebrews 9:15-22

Esperanto(i) 15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elacxeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredajxo. 16 CXar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto. 17 CXar testamento efektivigxas rilate mortinton, cxar gxi neniam efikas, dum vivas la testamentinto. 18 Tial ankaux la unua testamento ne sen sango dedicxigxis. 19 CXar Moseo, parolinte cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon, 20 dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi. 21 Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj cxiujn vazojn de la Diservo. 22 Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo.