Hebrews 7:11-14

Esperanto(i) 11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (cxar sub gxi la popolo ricevis la legxon), kia plua bezono estis, ke levigxu alia pastro laux la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laux la maniero de Aaron? 12 CXar kiam la pastraro sxangxigxas, necese ankaux farigxas sxangxo de legxo. 13 CXar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis cxe la altaro. 14 CXar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.