Hebrews 7:1-10

Esperanto(i) 1 CXar tiu Melkicedek, regxo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la regxoj, kaj lin benis, 2 kaj al kiu ankaux Abraham donis dekonon el cxio (unue laux interpreto regxo de justeco, kaj poste regxo de Salem, tio estas regxo de paco; 3 senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por cxiam. 4 Nun pripensu, kiel granda estis cxi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akirajxoj. 5 Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti lauxlegxe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham; 6 sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonajxon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn. 7 Sed ekster cxia kontrauxparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda. 8 Kaj cxi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonajxojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas. 9 Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaux Levi, la ricevanto de dekonajxoj, donis dekonajxon; 10 cxar li estis ankoraux en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.