Esperanto(i)
1 Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,
2 de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna jugxo.
3 Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
4 CXar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito,
5 kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo,
6 kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.
7 CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;
8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.