Esperanto(i)
11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;
12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;
13 de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj.
14 CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn.
15 Kaj la Sankta Spirito ankaux atestas al ni; cxar, dirinte:
16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras:
17 Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.
18 Sed kie estas absolvo de cxi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.