Hebrews 10:11-14

Esperanto(i) 11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj. 14 CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn.