Genesis 7:17-24

Esperanto(i) 17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero. 18 Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo. 19 Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo. 20 Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn. 21 Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj. 22 CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis. 23 Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. 24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.