Genesis 38:16-18

Esperanto(i) 16 Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi? 17 Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed sxi diris: Donu al mi garantiajxon, gxis vi sendos. 18 Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li.