Genesis 32:3-7

Esperanto(i) 3 Jakob sendis antaux si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom. 4 Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi logxis cxe Laban kaj restis tie gxis nun. 5 Mi havas bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron. 6 Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li. 7 Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktigxis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la sxafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du tacxmentojn;