Genesis 30:33-40

Esperanto(i) 33 Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi. 34 Kaj Laban diris: GXi estu, kiel vi diris. 35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj. 36 Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob pasxtis la restintajn sxafojn de Laban. 37 Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis. 38 Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaux la sxafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la sxafoj venadis por trinki, kaj ili gravedigxadis, kiam ili venadis trinki. 39 Kaj la sxafoj gravedigxis super la bastonoj, kaj ili naskis sxafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn. 40 Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.