Genesis 27:31-41

Esperanto(i) 31 Kaj ankaux li faris bongustan mangxajxon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Levigxu, mia patro, kaj mangxu la cxasajxon de via filo, por ke via animo min benu. 32 Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav. 33 Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita! 34 Kiam Esav auxdis la vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolcxa krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaux min, ho mia patro! 35 Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon. 36 Kaj li diris: GXuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: CXu vi ne rezervis por mi benon? 37 Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo? 38 Kaj Esav diris al sia patro: CXu gxi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaux min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per lauxta vocxo. 39 Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de logxado Kaj la cxiela roso de supre; 40 Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos; Sed kiam vi kontrauxbatalos, Vi dejxetos lian jugon de via kolo. 41 Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.