Genesis 19:4-11

Esperanto(i) 4 Antaux ol ili kusxigxis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, cxirkauxis la domon, de la junuloj gxis la maljunuloj, la tuta popolo, de cxiuj finoj. 5 Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. 6 Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon li sxlosis post si. 7 Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! 8 Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento. 9 Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon. 10 Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis; 11 kaj la homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj lacigxis, sercxante la pordon.