Genesis 14:1-9

Esperanto(i) 1 Kaj estis en la tempo de Amrafel, regxo de SXinar, Arjohx, regxo de Elasar, Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim; 2 ili faris militon kontraux Bera, regxo de Sodom, kaj Birsxa, regxo de Gomora, SXinab, regxo de Adma, kaj SXemeber, regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar. 3 CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro. 4 Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeligxis. 5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim, 6 kaj la HXoridojn sur ilia monto Seir gxis El-Paran, kiu estas cxe la dezerto. 7 Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar. 8 Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo Sidim, 9 kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim, kaj Amrafel, regxo de SXinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar; kvar regxoj kontraux kvin.