Genesis 12:9-20

Esperanto(i) 9 Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al sudo. 10 Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la malsato en la lando. 11 Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta; 12 kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva. 13 Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi. 14 Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela; 15 kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono, kaj ili lauxdis sxin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono. 16 Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn. 17 Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram. 18 Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke sxi estas via edzino? 19 kial vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru. 20 Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.