Genesis 11:24-29

Esperanto(i) 24 Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li Terahx. 25 Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 26 Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran. 27 Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot. 28 Kaj Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en Ur la HXaldea. 29 Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.