Esperanto(i)
1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.
2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.
3 CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas.
4 Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.
5 CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.